Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 237 (2010-02-19)
[DEJ] Nova renkontiĝo: PRINTEMPE 2010, 1-a ĝis 5-a de aprilo 2010

Jam de kelka tempo mi havas la impreson, ke indas aranĝi plian Esperanto-renkontiĝon dum pasko. Kompreneble nun jam iom malfruas por organizi tion. Evidentiĝis tamen, ke ankoraŭ liberas loko en la regiono Akeno/Kolonjo/Eifel. Krome jam 22 homoj informis nin, ke ili verŝajne aŭ eble partoprenos en nia nova renkontiĝo PRINTEMPE. La plimulto de la interesitoj venas el eksterlando kaj do estiĝos bele internacia etoso, kiel kutime ĉe la EsperantoLand-renkontiĝoj. Mi planas kunveni dum la kernaj festaj tagoj de pasko, do de ĵaŭdo, 1-a, vespere, ĝis lundo, 5-a de aprilo 2010, posttagmeze. Se estos sufiĉa intereso, ni povos longigi la kunvenon.

Se vi interesiĝas, eble ĵetu rigardon al nia retpaĝo http://esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe , kie mi prezentis interalie, kial indas aldoni plian renkontiĝon. Se vi ŝatus eventuale partopreni en la nova renkontiĝo de EsperantoLand dum pasko, bv. respondi per la suba respondilo aŭ per nia kontaktformularo indikita en la retpaĝo - prefere relative baldaŭ. Aliĝilo pretiĝos dum la venontaj tagoj.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026